Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Perfektigo de kurza sistemo de renminbi utilas al disvolvo de la ĉina kaj monda ekonomio

La 12-an de septembro, Qiu Xiaohua, estro de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio, diris en Pekino, ke la perfektigo de la kurza sistemo de renminbi (ĉina mono) utilas al disvolvo de la ĉina kaj monda ekonomio.

En gazetara konferenco, Qiu Xiaohua diris, ke la kurzo de renminbi estas pluapaŝe perfektigata al la direkto de merkatigo, sciencigo kaj normigo. Li opiniis, ke lastatempe la kurzo de renminbi montris stabilan kaj revalutan tendencon, tio spegulis la efektivan staton de ekonomia disvolviĝo en Ĉinio. Kvankam tio alportos kelkan konkurencan premon al iuj ĉinaj produktoj kaj kampoj, tamen la kurza nivelo ĝenerale utilas ne nur al disvolviĝo de la ĉina ekonomio, sed ankaŭ al tiu de la monda.