Ĝis nun jam pli ol 40 asekuraj kompanioj el aliaj landoj iris en
la ĉinan merkaton.
La 13-an de septembro, Li Kemu, vicprezidanto de la
Ĉina Asekura Reguliga Komisiono, diris en la 3-a Internacia Financa
Forumo en Pekino, ke en la pasintaj 5 jaroj post la ĉina aliĝo al
la Monda Komerca Organizo, alilandaj asekuraj kompanioj establis
filiojn en Ĉinio kaj havis stabilan disvolviĝon. Tiuj ĉi kompanioj
okupas nur 6% de la ĉina asekura merkato, sed iuj el ili rapide
disvolviĝas en grandaj urboj de Ĉinio, ke en Kantono kaj Ŝanhajo
fremdlandaj asekuraj kompanioj okupas 18% de la tuta asekura merkato.
|