La 13-an de septembro, okazis en Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-provinco
en orienta Ĉinio, la 2-a dialogo pri fuela politiko inter Ĉinio
kaj Usono. La du landoj unuanime konsentis preni altigon de fuelaj
efikecoj kaj disvolvon de novaj fueloj kaj renovigeblaj fueloj kiel
ĉefan kampon de fuela kunlaboro inter la du landoj en la estonteco.
La oficistoj de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj
Reformado de Ĉinio kaj la usona Departemento de Fuelo partoprenis
en la dialogo kiel reprezentantoj de la gvidaj instancoj pri fueloj
de la du landoj.
|