Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Rekta navigado delonge estas komuna deziro de la ĉeftero kaj Taiwan de Ĉinio

La 14-an de septembro, Jiang Bingkun, vicprezidanto de la Ĉina Kuomintango, diris en la ĉina sudokcidenta municipo Chongqing, ke rekta navigado inter la du bordoj de la markolo estas la komuna deziro de ĉinoj sur la ĉeftero kaj Taiwan-insulo.

En iu forumo okazinta en tiu tago, Jiang Bingkun diris, ke rekta navigado inter la du bordoj de la markolo havas gravan signifon por oportunigi kontaktadon inter la dubordaj civitanoj. Pli frua realigo de rekta navigado estas arde dezirata de diversaj rondoj en Taiwan.

Jiang Bingkun diris, ke rekta navigado inter la du bordoj povos malpliigi produktan koston, levi la konkurencan forton de produktaĵoj de Taiwan. Unuvorte, rekta navigado inter la du bordoj rilatas al la estonta evoluado de la dubordaj ekonomio kaj komerco, kaj estas komune atendata.