La 13-an de septembro, 2006, en Lanzhou, ĉefurbo de Gansu-provinco
en nordokcidenta Ĉinio, okazis debutigo de la "Dunhuang-aj
tibetlingvaj arkivoj konservataj en Francio" kaj la Internacia
Simpozio de Tibetologio de Dunhuang. La eldonado de la libroj estas
frukto de kunlaboro de la Nordokcidenta Universitato de Nacioj,
la Ŝanhaja Eldonejo de Ĉinaj Klasikaĵoj de kaj la Franca Ŝtata Biblioteko.
La tibetlingvaj arkivoj de Dunhuang estis konservataj
en sutro-konservaj grotoj de Tubo-a periodo (629-846). Post pereo
de Tubo-dinastio en Tibeto en la fino de la 9-a jarcento, tibetanoj
suferis centjaran ĥaoson kaj la arkivoj estis tute detruita, kaj
la nunaj arkivoj estis kolektitaj post Yuan-dinastio (1271-1368).
Estas feliĉe, ke ĉirkaŭ 10 mil tibetlingvaj dokumentoj en la 8-a
kaj 9-a jarcento estis konservataj en la sutro-konservaj grotoj
en Dunhuang. Sed post 1900, kiam la grotoj estis malfermitaj, tiuj
skribaĵoj estis portitaj al Britio kaj Francio.
La eldonitaj arkivoj konservataj en Francio estas parto
de la tuta konservo en Francio, kaj la restaj en Francio kaj Britio
estos eldonitaj. La eldono de Dunhuang-aj tibetlingvaj arkivoj helpos
la esploradon de la antikva tibeta lingvo, Dunhuangologio kaj la
socio de Tubo-regno.
|