Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Malinstalado de ŝtala strukturo de "birdkaĝo"

La 17-an de septembro, estis malinstalita la ŝtala strukturo de "birdkaĝo" — la Ŝtata Stadiono de Ĉinio kaj la ĉefa kunvenejo de Pekinaj Olimpikoj en 2008. 14 mil tunoj da ŝtalo estis malinstalita totale.

La Ŝtata Stadiono de Ĉinio situas en norda Pekino. Ĝia tegmento aspektas kiel selo kun dukurbaj surfacoj, la akso orienta-okcidenta longas 298 metrojn, kaj la suda-norda — 333 metrojn, la plej granda alteco de la tegmento estas 69 metroj kaj la plej malgranda — 40 metroj.

La ekstera parto de la stadiono estas ŝtala strukturo, kiu kovras la internan betono-stablan strukturon. Ĉiuj partoj de la ŝtala strukturo reciproke subtenas kaj formas retan kradaron, kaj la tuta konstruaĵo similas al birdkaĝo.

La "birdkaĝo" povas enteni 90 mil spektantojn, kaj okazos tie la inaǔguro kaj fermo de la Pekinaj Olimpikoj en 2008, kaj atletiko kaj piedpilko. La konstruado komenciĝis en decembro de 2003 kaj finiĝos en oktobro de 2007.