La 17-an de septembro, inaŭguriĝis en Pekino speciala kunveno de
altranguloj de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo. En la kunveno oni
ĉefe diskutas pri prepara laboro de la pekina pinta konferenco de
la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo kaj la 3-a ministra kunveno okazontaj
en novembro.
Zhai Jun, ĝenerala sekretario de la pekina pinta konferenco
de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo kaj la 3-a ministra kunveno,
diris, ke la kuranta jaro estas 50-jariĝo de establiĝo de la diplomatiaj
rilatoj inter Ĉinio kaj afrikaj landoj kaj la pekina pinta konferenco
baldaŭ okazonta estas grava konferenco senprecedenca en ĉina-afrika
amikeca historio kaj certe donos pozitivan kaj profundan influon
al solidareco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko en diversaj kampoj.
|