Lastatempe, Dunhuang-akademio de Ĉinio informis, ke en la venontaj
5 jaroj Ĉinio plenumos diĝitan kolekton, tridimensian rekonstruadon,
ekstraktan kompiladon kaj konservon de 170 kavernoj, realigos diĝitan
protekton de Dunhuang-a arto kaj faciligos viziton de tutmondaj
turistoj.
Dunhuang situas en okcidenta Gansu-provinco en nordokcidenta
Ĉinio kaj estas unu el la famaj historiaj kulturaj urboj de Ĉinio.
De Tang-dinastio (618-907), Dunhuang estis grava trafika pasejo
sur la Silka Vojo. Nun ekzistas 241 vidindaĵoj inkluzive de ruinoj
de kavernaj temploj kaj antikvaj tombejoj. "Diĝita Dunhuang"
signifas ciferigi kavernojn, freskojn kaj aliajn antikvajn restaĵojn
kaj kolekti en elektronikajn arkivojn la dokumentojn, esplorajn
fruktojn kaj koncernajn materialojn de Dunhuang en diversaj lokoj
de la mondo.
La laboro komenciĝis de la unuaj naǔdekaj jaroj de
la 20-a jarcento, kaj en 2000 oni kunlaboris kun Mellon-fonduso
de Usono en programo "Kunlabora esplorado de diĝitaj freskoj
de Dunhuang". Nun oni jam ciferigis freksojn de 20 kavernoj.
Kiam la programo "Diĝita Dunhuang" finiĝos,
erudiciuloj povos facile esplori kaj koni konkretajn informojn de
ciferigitaj freskoj, kaj homoj, kiuj ŝatas Dunhuang-an arton, povos
spekti ekstrakton de skulpturo de Tang-dinastio per tridimensia
tekniko, krome ĝi povos redukti damaĝon al freksoj pro vizitado
de turistoj.
|