La 18-an de septembro 1931, japana trupo en nordorienta Ĉinio bombadis
ĉinan kazernon kaj atakis la urbon Shenyang, ĉefurbon de Liaoning-provinco,
kaj faris la Eventon de la 18-a de Septembro skuantan Ĉinion kaj
la mondon. Per tio Japanio levis ĉiuflankan armitan agresadon kontraŭ
Ĉinio.
La 18-a de septembro, 2006 estas la 75-a memortago
de la evento. En diversaj lokoj de Ĉinio oni aranĝis memorigajn
aktivadojn por ke oni firme memoru tiun ĉi daton pri humiliga historio
de la ĉina popolo, kaj por esprimi varman amon de la ĉina popolo
al la monda paco.
|