Lastatempe, okazis en Belfast, ĉefurbo de Norda Irlando de Britio,
la 2-a Internacia Konferenco de Geologia Parko organizita de Unesko.
La konferenco aprobis la liston de la tria grupo de 12 mondaj geologiaj
parkoj. Enlistiĝis 6 ŝtataj geologiaj parkoj de Ĉinio, inter ili
estas fama Taishan-monto en Shandong-provinco en orienta Ĉinio.
Aliaj 6 kandidataj geologiaj parkoj estas en Hispanio,
Norvegio, Portugalio kaj Brazilo. Ĉinaj delegitoj prezentis al la
konferenco 6 geologiajn parkojn de Ĉinio, kaj respondis demandojn
de oficistoj de Unesko kaj juĝantaro.
Antaǔ la konferenco, oficisto de Unesko donis al ĉina
delegito elpendaĵojn de Geologiaj Parkoj de Ĉinio en la dua grupo.
|