Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Grena produktokvanto de Ĉinio plue kreskas en la kuranta jaro

La 18-an de septembro, la Ŝtata Informa Centro de Greno kaj Oleo de Ĉinio informis en iu tutlanda kunveno en Harbin, ke en 2004 kaj 2005, grena produktado de Ĉinio rapide renormaliĝis, kaj en la kuranta jaro, kvankam kelkaj regionoj suferis relative seriozan naturan katastrofon, tamen la ĝenerala grena produktokvanto plue kreskas kaj laŭ antaǔtakso, la totala produktokvanto de 2006 superos 490 milionojn da tunoj.