Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hidroelektra vorko de Tri Gorĝoj komencos akvorezervadon de nivelo de 156 metroj

Je la 22-a horo de la 20-a de septembro, la hidroelektra vorko de Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero komencis akvorezervadon de la nivelo de 135 metroj al 156 metroj.

La akvorezervado dividiĝas en tri paŝojn: antaǔ la 25-a de septembro, konsiderinte eblecon de inundo oni tenos la akvonivelon sub 144 metroj; antaǔ la 1-a de oktobro, la akvonivelo ne superos 148 metrojn. Kiam akvonivelo atingos 148 metrojn, oni ĉesigos akvorezervadon por ekzameni kaj analizi likiĝon, penetriĝon kaj aliajn normojn de la vorko. Poste oni rekomencos akvorezervi. En la mezo de oktobro la akvonivelo atingos 156 metrojn.

Konstruado de la hidroelektrejo de Tri Gorĝoj komenciĝis en decembro de 1994, kaj daǔros 17 jarojn. La konstruado havas tri paŝojn: elektroproduktado, komenca kaj normala funkciado, kaj laǔ projekto, la akvonivelo devos atingi 135, 156 kaj 175 metrojn en tri paŝoj. Akvorezervado de 156 metroj signifas, ke la projekto eniros la periodon de komenca funkciado de elektroproduktado, kaj plene elvolvos la efikon en kontraŭinundo, elektroproduktado kaj navigacio.