Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazis en Ŝanhajo la 2-a Monda Forumo de Ĉinologio

La 21-an de septembro, inaǔguriĝis la 2-a Monda Forumo de Ĉinologio en la Ekspozicia Centro de Ŝanhajo. Ĝin ĉeestis pli ol 100 ĉinologoj el 31 landoj kaj regionoj kaj pli ol 300 ĉinaj fakuloj.

La forumo de 2 tagoj estis organizita de la Ŝanhaja Akademio de Sociaj Sciencoj. Ĝia temo estas "Ĉinio kaj mondo: harmonio kaj paco". Ĝi estas daǔrigo kaj pliprofundigo de la temo "Harmonio el diferencoj: Ĉinio sub pluraj vidkampoj" de la 1-a forumo. Dum la forumo okazos tri rondatablaj konferencoj "La monda signifo de ĉina disvolviĝo", "La nuna situacio kaj tendenco de ĉinologio" kaj "Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj kunfandiĝo de kulturoj de Ĉinio kaj aliaj landoj", kaj oni diskultos pri 18 temoj inkluzive de "Teorio kaj praktika provado de maniero de ĉina disvolviĝo", "Paca disvolviĝa vojo de Ĉinio kaj internacia sistemo", "Harmonia tradicio de ĉina kulturo". La forumo havas multajn malgrandajn temojn, rompis la limigojn de historio kaj fakoj pri studo de hanologio kaj ĉinologio, inkludis ĉiujn ĉefajn kampojn de disvolvo de moderna Ĉinio, kaj etendiĝis al retrorigardo pri la historio kaj antaǔvido de la estonteco.

La 1-a forumo de ĉinologio okazis en aǔgusto de 2004. La organizanto diris, ke tiu forumo okazos ĉiudujare en la estonteco kaj fariĝos grava platformo por konado kaj esplorado de Ĉinio de hanologoj kaj specialistoj de ĉinaj problemoj.