La 21-an de septembro, Tondrub Wangden, vicestro de la Ŝtata Komisiono
por Etnaj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio plene utiligos
kulturajn resursojn en nacimalplimultaj regionoj por akceli ekonomion
en tiuj regionoj. Li diris, ke en nacimalplimultaj regionoj de Ĉinio,
la ekonomio estas relative subevoluinta, tamen kulturaj resursoj
estas tre abundaj, tial utiligi tiun avantaĝon por disvolvi la lokan
ekonomion estas akcentata de la ĉina registaro.
|