Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Li Zhaoxing intervidiĝis kun gvidantoj de kelkaj landoj

En la 21-a de septembro, partoprenante en la 61-a Ĝenerala Asembleo de UN, ĉina ministro de eksteraj aferoj Li Zhaoxing intervidiĝis kun gvidantoj de kelkaj landoj kaj internaciaj organizoj.

En la intervidiĝo Li Zhaoxing kaj Alpha Omar Konare, prezidanto de Komitato de Afrika Unio, diris, ke ili daŭre subtenos inter si, intime kunlaboros kaj antaŭenpuŝos profundan disvolvon de la strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko. Krome, la du flankoj ankaŭ konsentas plifortigi aranĝon inter UN por urĝi UN-on pli multe atenti disvolvon de Afriko.

Poste Li Zhaoxing intervidiĝis respektive kun rusa kaj franca ministroj de eksteraj aferoj Sergey Lavrov Philippe kaj Douste-Blazy. La ministroj de eksteraj aferoj de Ĉinio kaj Francio konsentas antaŭenpuŝi kunlaborojn de la du landoj en aviado kaj aliaj kampoj. La ministroj de Ĉinio kaj Rusio esprimis, ke ili daŭre faros la ŝtat-jaran aktivadon kaj plifortigos kunlaboron en mediprotekta kampo kaj kunlaboron en kadro de Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Samtage Li Zhaoxing respektive intervidiĝis kun ministroj de eksteraj aferoj de Peruo, Afganio, Egiptio, Libano kaj aliaj landoj, kaj interŝanĝis opiniojn pri kunlabora antaŭenpuŝo kaj komune zorgataj internaciaj kaj regionaj problemoj.