La 24-an de septembro en Madrido finiĝis la Monda Volana Ĉampionado
de 2006. Ĉinaj sportistoj gajnis 4 individuajn ĉampionecojn escepte
de la miksa ludo.
Vespere de la 24-a, en la finalo de vira duopa ludo
la ĉinaj sportistoj Fu Haifeng kaj Cai Yun venkis la britan paron
el Robert Blair kaj Anthony Clark per 2 kontraŭ 0 kaj refoje gajnis
por Ĉinio tiun ĉi ĉampionecon depost 1989.
Lin Dan venkis sian kolegon Bao Chunlai per 2 kontraŭ
1 kaj gajnis ĉampionecon de vira solludo. Xie Xingfang gajnis ĉampionecon
de virina solludo, Gao Ling kaj Huang Hui gajnis ĉampionecon de
la virina duopo. La brita paro el Nathan Robertson kaj Gail Emms
gajnis ĉampionecon de miksa ludo.
|