La 25-an de septembro, en la Entreprenista Konferenco de la 2-a
Forumo pri Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro inter Ĉinio kaj Portugal-lingvaj
Landoj, ĉina ministro de komerco Bo Xilai prezentis 4 proponojn
por akceli ekonomian kaj komercan kunlaboron inter diversaj flankoj.
Bo proponis plivastigi la duflankan komercadon, samtempe
disvolvi investan kunlaboron, perfektigi leĝojn pri duflanka investo,
pliintensigi kunlaboron en ekonomio kaj komerco, homforta resurso
kaj en aliaj kampoj. Ĉinio trejnos 900 administristojn kaj teknikistojn
por la portugal-lingvaj evoluantaj landoj en 3 jaroj, kaj utiligos
apartan avantaĝon de Makao por efektivigi ĝian platforman rolon.
|