Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazis en Pekino Jarkunveno de la Gazetara Komisiono de la Internacia Komitato de la Olimpikoj

Lastatempe okazis en Pekino la Jarkunveno de 2006 de la Gazetara Komisiono de la Internacia Komitato de Olimpikoj. Ĝi okazis unuafoje en Ĉinio. En la kunveno la Pekina Komitato de Olimpikoj raportis pri la preparado de la Pekinaj Olimpikoj en 2008, kaj oni diskutis pri la komunikila servo dum la Olimpikoj.

La gazetara komisiono konsistas el membroj de la Internacia Komitato de Olimpikoj, delegitoj de vehikloj kaj reprezentantoj de lokaj komitatoj de Olimpikoj kaj sportistoj. La kunvenon prezidis Kevan Gosper, prezidanto de la Gazetara Komisiono de la Internacia Komitato de Olimpikoj. Li esprimis kontenton pri la preparado de la gazetara servado de la Pekinaj Olimpikoj. La kunveno faris resumadon de la Dublinaj Vintraj Olimpikoj kaj diskutis pri aliĝo de vehikloj al la Olimpikoj en 2008.

Jiang Xiaoyu, agada vicprezidanto de la Pekina Komitato de Olimpikoj, diris, ke respekti vehiklojn, doni atenton al ili kaj krei bonajn laborkondiĉojn por ili estas tradicio de la Internacia Komitato de Olimpikoj, kaj serioza promeso de la ĉina registaro.

Koncernaj instancoj de la ĉina registaro kaj la Pekina Komitato de Olimpikoj faras detalan planon pri homforto, financo kaj materialoj por sukcesigi la Olimpikojn de 2008.