Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kaj Sud-Afriko oficiale funkciigis sistemon de regula parlamenta interŝanĝo

La 25-an de septembro, la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj la Sud-Afrika Nacia Asembleo subskribis en Pekino interkomprenan memorandon pri fondiĝo de la sistemo de regula parlamenta interŝanĝo.

La dokumenton subskribis s-ro Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj s-ino Baleka Mbete, prezidanto de la Sud-Afrika Nacia Asembleo.

Por plene disvolvi la rolon de la sistemo, Wu proponis, ke la du flankoj faru kontaktadon en diversaj kampoj, interŝanĝu opiniojn pri la kune zorgataj temoj, antaŭenpuŝu praktikan kunlaboron kaj akcelu kontaktadon inter partioj kaj regionoj. Mbete diris, ke fondiĝo de la sistemo malfermas novan spacon kaj aldonas novan viglecon al kontaktado inter la du parlamentoj.