Por akceli protektadon kaj disvolvadon de la tibeta kultruo, la
Asocio por Protekti kaj Disvolvi la Tibetan Kulturon de Ĉinio okazigos
en Pekino la 1-an Forumon de la Tibeta Kulturo de Ĉinio la 10-an
de oktobro. Samtempe okazos ekspozicio pri la ĉina trezoro — tibeta
kulturo.
En la 12-taga ekspozicio, montriĝos ĉ. 200 objektoj
pri historiaj restaĵoj de Tibeto, ĝiaj medicino, medikamentoj, tradiciaj
artaĵoj, arkitekturaj skulpturoj, religiaj statuoj kaj objektoj,
necesaĵoj por vivo kaj produkto, aĵoj pri moroj, kaj pli ol 100
fotoj. Por ke la vizitantoj povu rekte percepti la tibetan kulturon,
la gastiganto invitos pentristojn el Tibeto por fari surloke Tangka,
unikan pentraĵon de Tibeto.
La asocio, establita en Pekino junie, 2004, estas neoficiala
organizo konsistanta el ĉinaj kaj alilandaj personoj favoraj al
la protektado kaj disvolvado de la tibeta kulturo. Post sia fondiĝo,
ĝi multe faris por antaŭenpuŝi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun internaciaj
neoficialaj organizoj.
|