Pasintjare ĉirkaŭ 140 mil studentoj el 179 landoj lernis en pli
ol 400 altlernejoj kaj instruaj kaj scienc-esploraj institucioj
kovrantaj preskaŭ ĉiujn fakojn en Ĉinio.
En la 26-a de septembro, la Ministerio de Edukado de
Ĉinio kaj la ĉina serva centro por fremdlandaj studentoj okazigis
renkontiĝon de ĉina tradicia Aŭtunmeza Festo por la fremdlandaj
studentoj en Ĉinio, kaj plezurigis ilin per abundaj manĝaĵoj kaj
la pekina opero.
Cao Guoxing, estro de la Departemento pri Internacia
Kunlaboro kaj Interŝanĝo sub la Ministerio de Edukado de Ĉinio,
diris, ke la historio kaj civilizacio de Ĉinio estas brila kaj longdaŭra,
ĝia ekonomio rapide disvolviĝas, kaj ankaŭ ĝia alta edukado estas
aprobita de multaj landoj. Ĉinio subskribis kun 26 landoj interkonsentojn
pri agnosko de alteduka lernado. Tio altiras pli multe da gejunuloj
lerni en Ĉinio.
|