Unua paĝo >> Aktualaĵoj


200 trezoroj de Kremlo unuafoje eksponataj en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino

La 28-an de septembro, ĉ. 200 trezoroj de Kremlo komencis montriĝi en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino. La ekspozicio, okazigita kune de la muzeoj de Imperiestra Palaco en Pekino kaj de Kremlo de Rusio, estas unu el la plej gravaj aktivadoj de la Rusa Jaro en Ĉinio. Kaj Kremlo kun 200-jara historio unuafoje eksponas siajn konservaĵojn en Ĉinio.

La ekspoziciaĵoj prezentas la luksan kortegan vivon de caroj en Rusio de la 16-a jc. ĝis la komenco de la 20-a jc., tra kiu oni povas apreci rusan arton kun distingiĝa nacia karakterizaĵo. Tiuj eksponaĵoj reprezentas la altan teknologion de rusaj artaĵoj.

Kremlo kaj la Imperiestra Palaco (Malpermesita Urbo) ambaŭ estis antikvaj imperiestraj palacoj kaj la politikaj centroj de la du landoj kun riĉaj artaĵoj. La ekspozicio daŭros ĝis la 8-a de januaro, 2007.