Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La Komunista Partio de Ĉinio firme batalas kontraŭ koruptiĝo

La 26-an de septembro, Gan Yisheng, ĝenerala sekretario de Disciplino-Ekzamena Komisiono sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris en Pekino, ke la kontrolado al Chen Liangyu montras la firmecon de KPĈ en batalo kontraŭ koruptiĝo.

La decido pri kontrolado al Chen estas farita de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ. Chen jam estas senigita je la ofico de la sekretario de la Ŝanhaja Municipa Komitato de KPĈ kaj ĉesigita je la ofico de la membro de la Konstanta Komitato de KPĈ kaj membro de la Centra Komitato de KPĈ.

Oni trovis la problemon de Chen Liangyu dum enketado pri la kazo de la soci-garantia fonduso de Ŝanhajo. Nun la kontrolado al Chen daŭras ankoraŭ.