La 7-an de oktobro malfermiĝis la 10-a Azia Turniro de Paraŝutado
kaj la Internacia Malferma Turniro de Paraŝutado en Qionglai, antikva
urbo de Sichuan-provinco, Ĉinio. Ĝin partoprenis 16 teamoj kun 200
sportistoj el Ĉinio, Tajlando, Kazaĥio, Jordano, Egiptio kaj aliaj
10 landoj kaj regionoj. Ili konkuris por 20 oraj medaloj en 4 branĉoj
— individua lokodifinita paraŝutado, kolektiva lokodifinita paraŝutado,
prezenta paraŝutado kaj aerobatika paraŝutado.
La Ĉina Ŝtata Teamo kaj la Ĉina Aerarmea Teamo akiris
la unuan lokon per 16 oraj medaloj. Kaj Kazaĥio la duan lokon per
4 oraj medaloj.
|