Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Kurzo de Renminbi malgrandmezure leviĝis en la unua duonjaro

En la unua duono de 2006 la kurzo de Renminbi de Ĉinio iam falis, iam leviĝis kaj ĝenerale leviĝis malgrandmezure.

Tion informis la Ŝtata Fremdvaluta Administracio de Ĉinio en la 6-a de oktobro.

En la dua duonjaro Ĉinio plue direktos sian fremdvalutan administradon al merkatiĝo kaj plue profundigos reformadon de la fremdvaluta sistemo, plibonigos la fremdvalutan administradon, pliintensigos kontroladon al translanda kapitala cirkulado, stabile akcelos konverteblecon de kapitalaj projektoj de Renminbi kaj akcelos fundamentan ekvilibron de internacia spezo.