Posttagmeze de la 8-a de oktobro ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis
en Pekino kun japana ĉefministro Shinzo Abe.
Prezidanto Hu retrorigardis disvolviĝon de la ĉin-japanaj
interrilatoj, pozitive taksis la atingojn de la du landoj post restariĝo
de diplomatiaj interrilatoj kaj samtempe montris, ke en la nova
jarcento, kiam la dulandaj interrilatoj pli profunde disvolviĝas,
la persista vizito de japana gvidanto al Yasukuni-sanktejo, kie
kultiĝas A-klasaj militkrimuloj de la Dua Mondmilito, puŝis la ĉin-japanajn
interrilatojn en malfacilan situacion. Tion ni ne deziras vidi.
Post enoficiĝo de ĉefministro Shinzo Abe, la du flankoj venis en
interkonsenton pri forigo de politikaj obstakloj malhelpantaj la
dulandajn interrilatojn kaj sana disvolvo de amikaj kaj kunlaboraj
interrilatoj, kaj tio kreis kondiĉon por plibonigi kaj disvolvi
la ĉin-japanajn interrilatojn.
Prezidanto Hu emfazis, ke Ĉinio persistas en paca disvolviĝo
kaj en diplomatia politiko "esti amika al najbaraj landoj kaj
esti ilia kunulo", dezirante amike kunesti, reciprok-utile
kunlabori kaj kune disvolviĝi kun aliaj landoj tutmonde. Ĉinio esperas,
ke Japanio daŭrigos la vojon kiel paca lando kaj ludos konstruan
rolon en regionaj kaj internaciaj aferoj.
Ĉefministro Abe alte taksas la japan-ĉinajn interrilatojn
prenante Ĉinion kiel la unuan landon vizitatan de li post sia enoficiĝo.
Li diris, ke estas grave por Japanio kaj Ĉinio, kaj ankaŭ por la
regiono antaŭenpuŝi ambaŭlandajn interrilatojn, malfermi belan estontecon
por la du popoloj kaj iliaj posteuloj, kaj tio estas ankaŭ komuna
respondeco de la du flankoj. Japanio alte taksas la proponon de
prezidanto Hu pri disvolviĝo de ambaŭlandaj interrilatoj kaj deziras
kontribui por strategie plibonigi kaj disvolvi la dulandajn rilatojn
laŭ spirito kaj principo de la tri politikaj dokumentoj inter Japanio
kaj Ĉinio.
Ĉefministro Abe diris, ke historie Japanio katastrofe
damaĝis kaj suferigis aziajn popolojn. Surbaze de profunda pento
pri la historio, Japanio persistas en paca disvolviĝo, tio estas
definitiva kaj neŝanĝebla politiko. Japanio kaj li mem konvene traktos
la historion laŭ la komuna kono de la du landoj pri forigo de politikaj
obstakloj malhelpaj al ambaŭflankaj interrilatoj kaj pri akcelo
de sana kaj stabila disvolviĝo de la dulandaj interrilatoj.
Ĉefministro Abe ripetis, ke Japanio persistas en politiko
de "unu Ĉinio" laŭ la komuna deklaro de la du landoj,
ne agnoskas "du Ĉiniojn" kaj "unu Ĉinion kaj unu
Taiwan", nek subtenas "sendependiĝon de Taiwan",
kaj oponas unuflanke ŝanĝi la nunan staton de Taiwan.
|