La 9-an de oktobro, Renmin Ribao (la Popola Ĵurnalo) de Ĉinio kaj
Nikkei de Japanio okazigis la 11-an Ĉin-japanan Kunsidon pri Ekonomio
en Zhejiang, Ĉinio. La temo de la kunsido estas "La 11-a Kvinjara
Plano de la Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolviĝo de Ĉinio kaj ekonomia
kunlaboro de Ĉinio kaj Japanio".
6 entreprenistoj el Ĉina Konstrua Banko, Grupo Mengniu
kaj Grupo-Kompanio Haier de Ĉinio, kaj Bila Kompanio Daiwa, Kompanio
Hitachi kaj Biera Kompanio Kirin de Japanio prelegis sub la titoloj
"Novaj komercaj ŝancoj por financaj servoj", "Ebleco
por disvastigi mediprotektan kunlaboron" kaj "Kiel realigi
agrikulturan modernigon".
La kunsido okazis jam 10 fojojn. Ekde 1984, ĝi alterne
okazis en Ĉinio kaj Japanio. En la lastaj 20 jaroj, la kunsido ludas
pozitivan rolon en disvolvo de la ekonomiaj rilatoj inter Ĉinio
kaj Japanio.
|