La 9-an de oktobro, respondeculo de la Buroo pri Justa Komerco sub
la Komerca Ministerio de Ĉinio diris, ke praktikado de kontraŭdumpinga
imposto al ledŝuoj el Ĉinio fare de la Eŭropa Unio estas submetiĝo
al protektisma forto de iuj membrolandoj de la Eŭropa Unio kaj miopa
ago favora nek al la Eŭropa Unio nek al aliaj.
Li diris ankaŭ, ke en enketo kaj arbitracio la Komisiono
de la Eŭropa Unio malobservis la principon de la Monda Komerca Organizo
pri libera kaj justa komercado; de la jaro 2005 rapide kreskas eksporto
de ĉinaj ledŝuoj al Eŭropo ĉefe pro tio, ke post 10-jara praktikado
de kvota sistemo al ĉinaj ŝuoj, la latenta forto de ĉina eksportado
liberiĝis de la kateno, sed tio ne rilatas kun dumpingo; kaj la
arbitracio pri dumpingo de ĉinaj entreprenoj tute baziĝis sur tio,
ke la Eŭropa Unio neas la rajton de ĉinaj entreprenoj pri merkata
ekonomio, tio ne konformas al la realo de Ĉinio.
|