Instanco pri historiaj restaĵoj de Ĉinio komencos ĉi-monate eksperimenton
pri riparo al parto de la serioze malsana statuo de Mil-mana Avalokitesvaro
en Dazu, Chongqing, Ĉinio. Oni decidos laŭ la rezulto de la eksperimento
la riparan tempon. Tio markas starton de la unuafoja riparado al
la statuo per modernaj rimedoj.
La riparado iros en kvar paŝoj. Unue, fari enketon
pri akvopenetrado de la rokmuro, eroziado kaj difektiĝo de la statuo.
Due, organizi fakulojn pri historiaj restaĵoj por fari riparan projekton.
Trie, solvi la problemon pri akvopenetrado kaj ripari la eroziitajn
aŭ difektitajn partojn de la statuo. Kvare, glui sur la statuo oran
lamenon por rebriligi ĝin.
La statuo, ĉizita en malfrua periodo de Suda Song-dinastio
(1127-1279), estas unu el la reprezentantoj de skulptaĵoj en Dazu,
monda kultura heredaĵo. En ventumilformo de pavovosto, la ŝtona
statuo de Avalokitesvaro kun 1007 manoj tenantaj diversajn instrumentojn
imponas meze sur roko kun areo de 88 kvadrataj metroj. La pompa
kaj brila statuo havas altan artvaloron.
|