La 10-an de oktobro, Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la nuklea eksperimento de
la Popol-Demokratia Respubliko de Koreio (PDRK) sendube influas
negative la rilatojn inter Ĉinio kaj PDRK, sed Ĉinio ne ŝanĝos la
politikon disvolvi amikajn rilatojn inter la du landoj.
Post kiam PDRK senskrupule faris la nuklean eksperimenton,
ignorante vastan oponon de la internacia socio, Ĉinio opinias, ke
la vojo de paca solvo de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo
pere de interkonsiliĝo kaj dialogo ne estas fermita, kaj diversaj
flankoj devas daŭre klopodi por la sesflanka intertraktado.
|