Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis la 6-a Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio

Posttagmeze de la 11-a de oktobro, fermiĝis en Pekino la 4-taga 6-a Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, faris parolon.

La sesio aŭskultis kaj diskutis la laboran raporton de la Politika Buroo de la Centra Komitato faritan de Hu Jintao, kaj ekzamenis kaj aprobis la "Decidon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri kelkaj gravaj aferoj por konstrui socialisman harmonian socion".

La sesio ankaŭ ekzamenis kaj aprobis la "Decidon pri okazigo de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio". La kongreso okazos en la dua duonjaro de 2007 en Pekino.