La 11-an de oktobro en Pekino, Li Kemu, vicprezidanto de Asekura
Kontrola kaj Administra Komitato de Ĉinio, diris, ke la nombro de
eksterkapitalaj asekuraj kompanioj en Ĉinio jam atingis 40.
Li Kemu diris, ke je la fino de 2004 finiĝis la transira
periodo de aliĝo de la ĉina asekura korporacio al la Monda Komerca
Organizo kaj nun Ĉinio realigis malfermiĝon en tiu flanko. En 2005,
eksterkapitalaj asekuraj kompanioj okupis 6.7% de la ĉina asekura
merkato.
Asekuro estas unu el la entreprenadoj, kiuj disvolviĝas
plej rapide en la nacia ekonomio en Ĉinio.
|