Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio unuafoje helpas bakalaŭrecan edukadon en alilanda universitato

La 11-an de oktobro, subtenate de la Ŝtata Komisiono pri Nacimalplimultaj Aferoj de Ĉinio kaj la registaro de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, ekfunkciis ĉin-kirgiza traduka kurso por bakalaŭreco en la Ŝtata Universitato Alabaevski en Biŝkeko, Kirgizio.

Por respondi al la fervoro pri ĉinlingva lernado en aliaj landoj kaj akceli kulturajn interŝanĝojn kun najbaraj landoj kaj popoloj, la Ŝtata Komisiono pri Nacimalplimultaj Aferoj de Ĉinio kaj la Xinjiang-a registaro, kunlabore kun edukaj fakuloj de Kirgizio, prove starigis bakalaŭrecan kurson en Kirgizio. Surbaze de tio, la komisiono deziras havi pli da kunlaboroj tiukampe kun najbaraj landoj.

En la lastaj jaroj, furoras la ĉinlingva lernado en najbaraj landoj. Ekzemple en Kirgizio, multaj universitatoj establis ĉinlingvajn instituton aŭ fakultaton, unu el ili varbis ĉ. 500 studentojn por lerni la ĉinan lingvon ĉi-jare.