La blanka libro "Ĉina Spacnavigado en 2006" publikigita
de la ĉina registaro en la 12-a de oktobro diras, ke homporta spaca
navigado kaj sondo al la luno fariĝos gravaj celoj de la spacnavigaj
aferoj de Ĉinio en la venontaj 5 jaroj.
La libro diras ankaŭ, ke de 2001 ĝis 2005, la spacnavigaj
aferoj de Ĉinio rapide disvolviĝis. Menciindaj atingoj inkludas
unuafoje realigi homportan spacan navigadon en 2003, evoluigi spacan
eksperimenton kun partopreno de homoj kaj fruan esploron de sondo
al la luno.
Samtage, Sun Laiyan, estro de la Ŝtata Spaciala Buroo
de Ĉinio, diris, ke Ĉinio kaj Usono pluapaŝe kunlaboros en spaciala
kampo por fari kontribuon al konstruivaj kunlaboraj rilatoj inter
la du landoj.
|