La 15-an de oktobro okazis en Lijiang, urbo de Yunnan-provinco
en sudokcidenta Ĉinio, la 2-a Internacia Konferenco de la Eǔraziaj
Mondaj Heredaĵaj Urboj. Kun 80 ĉeestantoj inkluzive de urbestroj
de la mondaj heredaĵaj urboj kaj specialistoj en kampoj de heredaĵo-protektado
kaj kultura turismado el 15 landoj, la konferenco daǔros 3 tagojn.
Ĝi, kune organizita de la Eǔrazia Sekretariejo de la
Organizo de Mondaj Heredaĵaj Urboj kaj la registaro de Lijiang,
prizorgas la kulturan diversecon, kulturan turismon, junularon,
kulturajn heredaĵojn k.t.p. por kulturi al loĝantoj de mondaj heredaĵaj
urboj toleremon al eksteraj kulturoj kaj helpi tiujn urbojn ĝuste
trakti problemojn en disvolvado kaj ilian negativan influon kreskigi
al junuloj konscion pri heredaĵo-protektado.
En Lijiang, situanta en nordokcidenta parto de Yunnan-provinco,
vivas 22 nacimalplimultoj. Post kiam la antikva urbo Lijiang estis
enmetita en la liston de la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj en 1997, "Regiono
Paralele Trafluata de Tri Riveroj" okcidente de Lijiang kaj
Dongba-hieroglifo de Naŝi-nacio de Lijiang, kiel la plej antikva
sed ankoraǔ uzata hieroglifo en la mondo, estis sinsekve enskribitaj
en la liston de la Mondaj Naturaj kaj Memoraj Heredaĵoj.
Dum la konferenco interparolos la urbestroj de la mondaj
heredaĵaj urboj en Eǔropo kaj Azio kaj elektiĝos la urbo gastigonta
la 3-an Internacian Konferencon de la Eǔraziaj Mondaj Heredaĵaj
Urboj en 2008.
|