La
14-an de oktobro, Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de
Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio gratulas Ban Ki-Moon pro
lia elektiĝo kiel la ĝenerala sekretario de UN, kaj post 35 jaroj
aziano refoje portos tiun ĉi oficon, tio estas komuna deziro kaj
honoro por aziaj landoj.
Materialeto:
Posttagmeze de la 13-a de oktobro, en la 61-a Ĝenerala
Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, ĉiuj membrolandoj aplaŭde sankciis
rekomendon de la Sekureca Konsilio kaj oficiale nomumis Ban Ki-Moon,
ministron de eksteraj aferoj de la Korea Respubliko, kiel la venontan
ĝeneralan sekretarion de la Unuiĝintaj Nacioj. Li enoficiĝos decembre
de la kuranta jaro kaj servos por 5 jaroj ekde la 1-a de januaro,
2007.
|