La 15-an de oktobro, la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Nepalo
deklaris, ke civitanoj de Nepalo kaj Ĉinio kun pasporto pri eksteraj
aferoj aǔ publikaj aferoj povas eniri en la alian landon sen vizo
kaj resti maksimume 30 tagojn. Ankaǔ iliaj familianoj inkl. neplenkreskantajn
gefilojn ĝuas tiun privilegion.
Laǔ la interkonsento atingita de Nepalo kaj Ĉinio en
la 15-a de aǔgusto, 2005, la regulo ekvalidas de la 11-a de oktobro,
2006.
En la pasintaj 50 jaroj post fondiĝo de la diplomatiaj
rilatoj inter Nepalo kaj Ĉinio, la interrilatoj de la du landoj
ĉiam bone disvolviĝas. Kun progreso de ekonomio, pli kaj pli multaj
ĉinaj civitanoj volas iri al Nepalo por investado kaj komercado,
kaj interkomunikado de ambaǔ flankoj pli kaj pli intimiĝis.
|