La 15-an de oktobro ĉina vicĉefministro Hui Liangyu diris en Ŝanhajo,
ke la ĉina registaro plenforte subtenas Ŝanhajon gastigi la Mondajn
Somerajn Specialajn Olimpikojn en 2007.
Ĉeestante kunvenon de la Organiza Komitato de la Mondaj
Specialaj Olimpikoj en 2007 kaj tiun de delegaci-estroj, Hui Liangyu
diris, ke la Mondaj Specialaj Olimpikoj estas scenejo de mens-kripluloj
de diversaj landoj, nacioj, haŭtkoloroj kaj kulturoj por interkomuniko
kaj interŝanĝo, la spirito de la Specialaj Olimpikoj "Kuraĝe
pruvu kaj klopodu por venko" jam superis sporton mem. Li postulis,
ke koncernaj departementoj bone sin preparu por sukcesigi la 12-ajn
Mondajn Specialajn Olimpikojn.
La 12-aj Mondaj Specialaj Olimpikoj okazos en Ŝanhajo
en oktobro de 2007.
|