La "Ĉina Tibet-Kultura Semajno de 2006" okazas en Aŭstrio
de la 18-a ĝis la 29-a de oktobro. Tio estas la 6-a kultura interŝanĝa
aktivado de Tibeto okazanta eksterlande de post 2001, kaj la antaǔaj
okazis en Aǔstralio, Nov-Zelando, Belgio, Kanado kaj Tajlando.
Dum la kultura semajno oni konigas al la aǔstra popolo
la longhistorian kaj riĉan tibet-nacian kulturon kaj originalajn
naciajn morojn kaj nunan vivon de tibetanoj per ekspozicio de fotoj,
prezentado de tibet-naciaj kantoj, dancoj kaj poemoj, scienca interŝanĝo
de vivaj budhoj tibetologoj.
Antaǔ 35 jaroj, fondiĝis diplomatia rilato inter Ĉinio
kaj Aǔstrio. Ĉi jaro estas difinita de la aǔstra registaro kiel
"ĉina jaro".
|