La torĉo de la 15-a Azia Sportkunveno, ekbruligita en Daŭho, Kataro,
la 9-an de oktobro, atingos Pekinon la 21-an de oktobro. Poste ĝi
venos al Kantono, Makao kaj Hongkongo respektive en la 25-a, la
26-a kaj la 27-a de oktobro.
Tio estas la plej grandskala torĉo-transportado en
la historio de la Azia Sportkunveno. 3500 homoj pasigas la torĉon
en distanco de 55 mil kilometroj tra 15 landoj kaj regionoj. Malsame
de la pasintaj pasigadoj, ĉi-foje la torĉo estas transportata per
kamelo, ĉevalo, velŝipo, elefanto, rikiŝo, kanuo kaj aliaj trafikiloj.
La 1-an de decembro la torĉo atingos la Khalifa-stadiumon en la
malferma ceremonio de la Azia Sportkunveno.
En la aktivado, la torĉo haltas en Ĉinio kaj la Federacio
de Arabaj Emirlandoj respektive 4 fojojn.
|