Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La programo Espero de Ĉinio helpas 2.9 milionojn da malriĉaj lernantoj

La 18-an de oktobro la Ĉina Gejunula Disvolva Fonduso informis, ke kadre de la programo Espero de Ĉinio celanta helpi malriĉajn lernantojn kaj praktikita jam 17 jarojn, oni kolektis kapitalon de 3 miliardoj da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro) kaj per tio helpis proksimume 2.9 milionojn da malriĉaj lernantoj.

Per la monsumo oni konstruis 12559 elementajn lernejojn kaj trejnis pli ol 30 mil instruistojn de elementaj lernejoj en malriĉaj regionoj de Ĉinio.