La 19-an de oktobro, intervidiĝis en Pjongjango
Kim Jong-il, ĝenerala sekretario de la Korea Labora Partio kaj prezidanto
de la Nacidefenda Komitato de la Popol-Demokratia Respubliko de
Koreio (PDRK) kun Tang Jiaxuan, ĉina ŝtata konsilanto kaj speciala
reprezentanto de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato
de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina ŝtata prezidanto.
Tang Jiaxuan transdonis buŝan mesaĝon de Hu Jintao
al Kim Jong-il kaj ambaǔ flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri
la rilatoj inter PDRK kaj Ĉinio kaj la nuna situacio de la Korea
Duoninsulo.
Antaǔ sia vizito al PDRK, Tang Jiaxuan vizitis Usonon
kaj Rusion.
Materialo:
La nuklea eksperimento de PDRK en la 9-a de oktobro
kaǔzis intensan reagon de la internacia socio, kaj Rusio, Eǔropa
Unio, Usono, Koreio kaj Japanio kondamnis ĝin kaj ankaǔ Ĉinio firme
oponis kontraǔ tio. Posttagmeze de la 14-a de oktobro, la Konsilio
de Sekureco de UN unuanime adoptis la rezolucion n-ro 1718 pri la
nuklea eksperimento de PDRK, kiu postulas PDRK forlasi sian planon
pri nuklea armilo kaj tuj senkondiĉe reveni al la 6-flanka intertraktado.
Laǔ tiu rezolucio multaj landoj jam ellaboris sian punan planon
al PDRK.
Lastatempe, okazis multaj diplomatiaj interpacigoj
pri la korea nuklea problemo organizitaj de la internacia socio,
kaj solvo de tiu problemo pere de intertraktado kaj dialogo ankoraǔ
estas la komuna deziro de ĉiuj flankoj.
|