Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazis en Pekino mitingo memore al la 70-a datreveno de venko de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo

Antaǔtagmeze de la 22-a de oktobro, okazis mitingo memore al la 70-a datreveno de la venko de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo en la Popola Halo en Pekino. Ĝin ĉeestis gvidantoj de la kompartio kaj ŝtato kaj ĉ. 3000 homoj de diversaj rondoj de Ĉinio.

Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono (CMK), faris gravan parolon. Reprezentante la Centran Komitaton de KPĈ, la Ŝtatan Konsilantaron kaj CMK, li sendis sinceran saluton kaj esprimis altan respekton al la maljunaj soldatoj kaj kamaradoj kiuj ĉeestis la Longan Marŝon de la Ruĝa Armeo, al la popoloj de ĉiuj nacioj, precipe la popoloj de revoluciaj bazoj, kiuj helpis la Ruĝan Armeon en ĝia marŝo. En propono de Hu Jintao, la partoprenantoj de la mitingo stariĝis por esprimi funebron kaj respekton al la revoluciaj martiroj en la Longa Marŝo kaj revoluciaj bataloj de diversaj lokoj.

Hu Jintao diris, ke antaǔ 70 jaroj, la mondskua Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo gvidate de KPĈ kreis la brilan vojon por la ĉina revolucio, metis gravan bazon por la venko de la ĉina revolucio. Ĝi estas fiero de KPĈ, gloro de la popola armeo kaj fiero de la ĉina nacio. Ni memorigas la venkon de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo por instigi la tutan partion, la tutan armeon kaj la tutan popolon de ĉiuj nacioj de Ĉinio daǔre antaǔeniri sur la vojo de socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj.