De la 19-a ĝis la 21-a de oktobro okazigis kunvenon la Ĉina-Japana
Amikeca Komitato de la 21-a Jarcento en la urbo Qingdao en orienta
Ĉinio.
La kunveno estis okazigita en la situacio, ke la japana
nova ĉefministro Shinzo Abe antaǔ nelonge vizitis Ĉinion, kaj Ĉinio
kaj Japanio rompis la stagnon de la politikaj rilatoj.
La komuniko diras, ke Ĉinio kaj Japanio devas pluapaŝe
fortigi interfluadon en kultura, sporta, amaskomunikila kaj aliaj
kampoj, kaj determini, kiajn komunajn strategiajn interesojn la
du landoj ĝuos en ekspluatado de fueloj de la Orienta Ĉina Maro
kaj en aliaj kampoj kaj kiujn konkretajn kunlaborojn la du landoj
povos fari. Krome, la rekta dialogo inter la gvidantoj de la du
landoj havas neanstataǔigeblan gravan signifon.
La Ĉina-Japana Amikeca Komitato de la 21-a Jarcento
fondita en 1984 estas konsultiĝa institucio de la registaroj de
Ĉinio kaj Japanio.
|