La 22-an de oktobro okazis en Pekino la unua jarkunveno kaj la kongreso
de membroj de la Internacia Asocio de Kontraŭkoruptaj Aŭtoritatoj.
La ĉ. mil ĉeestantaj delegitoj venis el 12 internaciaj organizoj,
137 landoj kaj regionoj. Ĉina prezidanto Hu Jintao faris paroladon
en la malferma ceremonio.
Hu Jintao emfazis, ke senŝanceliĝe puni koruptiĝon
kaj persiste batali kontraŭ eventuala koruptiĝo estas la konstanta
sinteno de la ĉina registaro, ĉar tio rilatas al la ampleksa disvolviĝo
de Ĉinio, bazaj interesoj de la popolo kaj sociaj justeco kaj stabileco.
En la estonteco la ĉina registaro daŭre batalos kontraŭ koruptiĝo
por protekti la bazajn interesojn de la popolo.
Hu Jintao diris, ke batalo kontraŭ koruptiĝo estas
grava tasko por ĉiuj landoj kaj kuna klopodo por la internacia komunumo.
Pliintensigi kunlaboron kontraŭ koruptiĝo inter landoj utilas al
puno kaj prevento de koruptiĝo de diversaj landoj kaj ankaŭ al efektivigo
de la postulo de ĉiuj popoloj pri politika honesteco.
Antaŭ la malfermiĝo de la kunveno, Hu Jintao intervidiĝis
kun altaj oficistoj de la landoj kaj regionoj kaj gvidantoj de koncernaj
internaciaj organizoj.
|