Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Rapide kreskas ĉina importo de agrikulturaj produktaĵoj

La 22-an de oktobro, Zhang Yuxiang, ĉefekonomikisto de la Agrikultura Ministerio de Ĉinio, diris, ke post aliĝo al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio rapide kreskigas importon de agrikulturaj produktaĵoj. La importa kaj eksporta komercoj de agrikulturaj produktaĵoj jam ŝanĝiĝis de la antaŭa favora saldo al la nuna malfavora.

Pasintjare la komerca sumo de agrikulturaj produktaĵoj atingis en Ĉinio 56.3 miliardojn da usonaj dolaroj, el kiuj 28.7 miliardoj da usonaj dolaroj venis el la importo; la malfavora saldo en la komerco de agrikulturaj produktaĵoj atingis 1.14 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĉinio jam fariĝis la 4-a granda importa lando de agrikulturaj produktaĵoj en la mondo.