Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio lanĉis du sondsatelitojn en spacon

Je la 34-a minutoj post la 7-a horo de la 24-a de oktobro, Ĉinio lanĉis du sondsatelitojn de la grupo 02 de Shijian 6 per unu transporta raketo Changzheng 4B en la Satelito-lanĉa Centro de Taiyuan, Shanxi-provinco, norda Ĉinio.

Laŭ la dateno de la Satelita Kontrola Centro en Xi'an, Shaanxi-provinco, 11 minutojn post la flugado de la transporta raketo, satelito A deapartiĝis de la raketo; kaj unu minuton poste satelito B malkroĉiĝis de la raketo. Kaj la du satelitoj sukcese eniris en la difinitajn orbitojn.

La du satelitoj anstataŭos satelitojn A kaj B de Shijian 6 lanĉitajn en la 9-a de septembro, 2004. Ili faros sondadon pri spaca medio, spaca radia medio kaj parametroj de fizika medio en spaco kaj aliajn koncernajn spacajn eksperimentojn.

Tio estas la 92-a flugado de la serio de transporta raketo Changzheng kaj la 50-a sukcesa lanĉo de tiu serio depost oktobro, 1996.

En 1981 Ĉinio fariĝis unu el la kvar landoj en la mondo, kiuj posedas la teknikon lanĉi plurajn satelitojn per unu raketo.