La 24-an de oktobro, ĉina ŝtatafera konsilanto Tang Jiaxuan diris
dum intervidiĝo en Pekino kun Sid Szadsila, ministro de la reĝa
privata konsilio de Tajlando, ke Ĉinio kaj Tajlando kune klopodos
por forte impulsi interfluon kaj kunlaboron inter la du landoj en
la kampoj kultura, eduka, scienca, teknologia, sekuriga kaj aliaj,
kaj pliprofundigi ambaŭflankajn strategiajn kunlaborajn interrilatojn.
Sid Szadsila konigis pri la politika situacio de Tajlando.
Li diris, ke la politiko pri eksteraj aferoj de Tajlando ne ŝanĝiĝos,
nek ŝanĝiĝos la longdaŭraj amikecaj rilatoj inter Tajlando kaj Ĉinio,
kaj li klopodos plue por akceli amikecon kaj kunlaboron inter la
du landoj.
|