Laŭ statistiko de la Ŝtata Mediprotekta Administracio Ĉinio nun
havas 2349 naturajn rezervejojn kun 1.5 miliono da kvadrataj kilometroj,
kiuj okupas 15% de la tero de Ĉinio.
La naturaj rezervejoj de Ĉinio inkluzivas 9 kategoriojn
de arbaro, herbejo, malsekejo, maro, dezerto, sovaĝaj animaloj,
sovaĝaj vegetaloj, geologia restaĵo kaj paleontologia restaĵo, kiuj
troviĝas en ĉiuj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio. Guangdong,
Yunnan, Interna Mongolio kaj aliaj 5 provincoj havas 58% de la nombroj
de la rezervejoj; Tibeto, Xinjiang, Qinghai kaj aliaj 3 provincoj
havas plej vastajn rezervejojn kiuj konsistigas 77% de la totala
areo de la rezervejoj.
La rezervejoj protektas 80% de kontinenta ekologia sistemo,
40% de malsekejoj, 20% de naturaj arbaroj, 85% da specoj de sovaĝaj
animaloj kaj vegetaloj kaj 65% da specoj de altklasaj vegetaloj.
La bone protektataj naturaj flaŭroj kaj iliaj ekologiaj sistemoj
povas ŝirmi kontraŭ vento kaj sablo, konservi kaj purigi akvon,
konservi grundon kaj normaligi klimaton, ludante gravan rolon en
protektado de ekologia sekureco de Ĉinio.
|