Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Birda gripo facile atakas en aŭtuno kaj vintro

La 24-an de oktobro, respondeculo de la Ĉina Agrikultura Ministerio diris, ke en aŭtuno kaj vintro facile atakas birda gripo kaj aliaj seriozaj bestaj epidemioj; koncernaj fakoj en diversaj lokoj devas serioze atenti la preventon kaj preni diversajn kontraŭrimedojn.

Nuntempe birda gripo plue rapide disvastiĝas en la tuta mondo. Multiĝas bestoj infektitaj de birda gripo, kaj kontinue kreskas la nombro de homoj mortintaj pro birda gripo. En najbaraj landoj de Ĉinio refoje aperis birda gripo kaj aliaj bestaj epidemioj. Por Ĉinio la situacio de prevento kaj superrego kontraŭ birda gripo estas tre serioza.